Brazilaj sindikatoj proponas regulojn por eliri el la krizo soci-ekonomia.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-07 09:07:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Sindikatoj brazilaj postulas liberigon de Lula da Silva

Braziljo, 7 jun (RHK) Grupo de sindikataj centraloj de Brazilo prezentis pli ol 20 proponojn kun la celoj alfronti la krizon sociekonomian alfrontatan de la sudamerika popolo kaŭze de la novliberalaj reguloj aplikataj de la registaro de Michel Temer; ili ankaŭ  postulis liberigon de la eksprezidento Luis Inácio Lula da Silva.

Entute 22 proponoj estis prezentitaj kaj estos senditaj al la prezidentaj kandidatoj por la venontaj elektoj, raportas la televida ĉeno Telesur.

La proponoj havis kiel centran fokuson, revoki la regulaĵojn impulsitajn de la ne elektita ŝtatestro Michel Temer, ĉefe la laboran reformon kaj ties negativajn efikojn en la vivo de la laboristaro, kio evidentiĝas en kresko de neformala ekonomio kaj senlaboreco.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up