Donald Trump kaj Kim Jong-un subskribas dokumenton post la kunsido.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-12 07:46:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
donald Trump kaj Kim Jong-un en Singapuro

Singapur, 12 jun(RHK) La gvidantoj de la popola demokratia respubliko de Koreio (RPDK), Kim Jong-un kaj de Usono, Donald Trump, subskribis dokumenton taksitan kiel “tre graca kaj integrala” fine de maratona pintkunsido en hotelo de Singapuro.

Neniu klarigis la enhavon de la teksto, sed laŭ sciigis Kim, “la mondo vidos grandan ŝanĝon” estonte, raportas la informagentejo Prensa Latina.

La dokumento estis subskribita post kunsido kiu komenciĝis per privata dialogo, kaj poste okazis renkontiĝo kiun partopnrenis la asesorantoj de ambaŭ gvidantoj kaj poste okazis labortagmanĝo kun aliaj funkciuloj de ĉiu registaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up