Vatikano asertas ke la Papo subtenas la viktimojn.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-17 08:07:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Romo, 17 aŭg (RHK) Vatikano asertis ke la papo Francisco subtenas la viktimojn de pli ol 300 pastroj akuzitaj pro perforto kaj seksa perforto kontraŭ pli ol mil infanoj en Usono, informis la brita agentejo Reuters.

“La viktimoj devas scii ke la papo estas je sia flanko. La suferintoj estas lia prioritato kaj la Eklezio volas ilin aŭskulti por elradikigi tiun ĉi tragikan hororon kiu detruas la vivon de senkulpuloj”, asertis la religia institucio pere de komuniko, informas la televida ĉeno Telesur.

Laŭ raporto de la Vatikan-heroldo, Greg Burke, “tiuj ĉi agoj estis perfido al la konfido kiuj ŝtelis la dignon kaj fidon de la supervivantoj”.

Tiun ĉi semajnon, la ĝenerala prokoruro de Pensilvanio, diskonigis raporton surbase de duonmiliono da dokumentoj internaj el diversaj preĝejoj, kiuj “enhavas nekredeblajn raportojn” kontraŭ la pastroj akuzitaj.

Burke aldonis ke “estas du vortoj kiuj povas esprimi la senton fronte al tiuj ĉi hororaj krimoj: honto kaj doloro”, kaj samtempe li ratifis ke la Katolika Eklezio devas ellerni fortajn lecionojn el sia pasinteco” kaj ke la Vatikano promesis responsigi la perfortantojn.

Tamen, la ĝenerala prokuroro de Usono, Josh Shapiro, kiu diskonigis la raporton, konfirmis ke ekzistis “konstanta kaŝado flanke de altrangaj funkciuloj de la eklezio en Pensilvanio kaj en Vatikano” pri la perfortoj registritaj en la raporto.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up