Eksadvokato de Trump deklaras sin kulpa pri 8 deliktoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-08-22 09:49:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Michael Cohen, persona eks-advokato de Donald Trump

Washington, 22 aŭg (RHK) Multaj usonaj gazeto montras ĉi-merkrede la vizaĝojn de Donald Trump, de lia eksĉefo de kampanjo Paul Manafort kaj de lia eksadvokato persona Michael Cohen, kiu deklaris sin kulpa de ok deliktoj pri kiuj li estas akuzita.

La informoj spegulas diversmaniere la detalojn de la malbona tago travivita hieraŭ de la ekskunlaborantoj de la Blanka Domo, kaj laŭ opinio de diversaj fontoj, de la prezidento mem, kiu denove alfrontos internan krizon.

Post kvartaga diskuto, la ĵurio kontraŭ Manafort en Alexandria, Virginia, trovis la eksasesoranton de la prezidento kulpa pri ok deliktoj de fiska kaj banka fraŭdo, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Sed preter tio okazonta pri tiu ĉi juĝo, la plej malbonaj novaĵoj por la prezidento venis kiam Cohen sin deklaris kulpa en kortumo de Nov-Jorko pri ok ŝarĝoj, inkluzive de du perfortoj pri la financado de la elekta kampanjo, en kiuj li implikis la prezidenton mem.

Li atestis sub jura promeso, ke Donald Trump gvidis lin al la delikto por pagi al du virinoj kun la ĉefa celo influi en la elekto, laŭ skribis en twitter Lanny Davis, advokato de Cohen.

La gvidanto de la minoritato en la reprezenta ĉambro de Usono, Nancy Pelosi, konsideris ke la akcepto de Cohen montras ke la asertoj de Trump pri nescio rilate la okazintaĵojn, ne estas precizaj kaj metas lin en grandan leĝan riskon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up