Macri: akuzita pro perforto de aŭtoritateco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-09-05 07:52:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Mauricio Macri

Bonaero, 5 sep (RHK) La argentina prezidento, Mauricio Macri, estis akuzita pro perforto de aŭtoritateco kaj perforto de la devo de publika funkciulo, post la interkonsento kun la Internacia Mona Fonduso (FMI), informis lokaj amaskomunikiloj.

La denunco estis prezentita de Popola Unueco pere de la gvidanto Claudio Lozano, kaj flanke de la Movado Popola La Dignidad kaj de la observatorio pri rajto al la urbo pere de Jonatan Baldiviezo.

La dro. Di Lello, la prokuroro impulsanta la denuncon, decidis ĝin ekigi, postuli la instrukcion kaj akuzi la prezidenton Macri kaj kelkajn el liaj ministroj.

En la skribaĵo li konsideras ke la faktoj, la malleĝaj agoj kaj kontraŭkonstituciaĵoj denuncitaj estas veraj kaj logikaj, indikis komuniko prezentita de Baldiviezo.

La prokuroro lasis je konsidero de  la federacia juĝisto Julián Ercolini la diktadon de antaŭgardo kiu nuligos la plenumon de la interkonsento kun FMI, kio devos esti solvita la venontajn tagojn.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up