Rusio kaj Ĉinio pledas por haltigi sankciojn kontraŭ demokratia Koreio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-10 10:08:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, 10 okt (RHK) Rusio kaj Ĉinio pledis por ke la ŝtata konsilantaro de UN, pritaksu la sankciojn altruditajn al la popola kaj demokratia respubliko de Koreio, laŭ informis la rusa ministerio pri eksteraj rilatoj.

La ministerio informis ke tiu ĉi komuna sinteno estis adoptita post la kunsido okazinta inter la vicministroj de la tri landoj. Ili konsideras ke tiu ĉi reviziado de la punoj, oportune,  estas necesa kaj elstarigis la gravajn decidojn adoptitajn de Norda Koreio por la nuklea malarmiĝo, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

En Seulo, la ministrino pri eksteraj aferoj de Suda Koreio, Kang Kyung-wha, informis ke ŝia lando esploras la eblecon haltigi la punojn kontraŭ la norda najbaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up