Usono deplojas aldonajn trupojn de militistoj ĉe la meksika landlimo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-31 09:01:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Usonaj trupoj en la meksika landlimo

Vaŝingtono, 31 okt(RHK) La defenda departemento de Usono informis ke ili sendos aldonajn trupojn al la meksika landlimo por malhelpi la eniron de la karavano de migrantoj centramerikaj, kiuj daŭre marŝas al la norda lando.

La komandanto de la armitaj fortoj de Usono, la generalo Terrence J. O´Shaughnssy, konfirmis ke ili sendos minimume 5 mil 239 militistojn por ne permesi la eniron de grandaj grupoj en Usono.

La komisiito de la usona doganejo, Kevin McAleenan esprimis ke iu ajn persono kiu eniru la landon sen dokumentoj, estos arestita kaj juĝata  de la usonaj leĝoj.

La prezidento Donald Trump, komdanmis la karavanon de migrantoj ekde la unua momento, kaj taksis ilin “minaco por Usono”, konfirmante la decidon ne permesi ilian eniron.

Ĝis nun mil soldatoj je la servo de la doganejo kaj landlima protekto plus   2 100 soldatoj de la nacia gvardio estis deplojitaj en 26 punktoj de la landlimo inter Meksiko kaj Usono, dum du karavanoj avancas ĝis  la landlima pasejo de Usono. La karavanistoj serĉas rifuĝon kaj pli bonajn vivoŝancojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up