Misio de la monda fonduso internacia kontrolas plenumon de siaj postuloj en Argentino.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-11-09 07:39:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Manifestacioj kontrau la politiko de la monda fonduso internacia

Bonaero, 9 nov (RHK) La misio sendita de la Monda Fonduso Internacia alvenis al Argentino por kontroli la starigon de la alĝustigoj necesaj flanke de la registaro de Mauricio Macri.

La teamon prezidas la estro de la teknika skipo de la institucio, Roberto Cardarelli, kiu renkontiĝos kun la sekretarioj de ekonomia politiko, Miguel Braun kaj de Financoj, Rodrigo Peña, laŭ raportis Telesur.

La laboro de tiu misio estas kontroli la uzon donitan de la registaro al la mono donita de la internacia organo, krom superrigardi la buĝeton de 2019 kun la celo ke estu plenumita la promeso de nula deficito.

Nova misio alvenos al tiu lando en decembro, kaj dume la registaro devas garantii kaj montri la progresojn en la plenumo de la interkonsento subskribita inter ambaŭ partneroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up