Denuncas Lavrov preparon de nova ukraina provoko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-17 08:58:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Moskvo, 17 dec (RHK) La rusa  ministro pri eksteraj aferoj, Serguei Lavrov denuncis la preparon flanke de Kiev, pri provoko en Krimeo por tiu ĉi jarfino, dum neglektis la eblecon de konflikto inter sia lando kaj Ukrainio.

Por la lastaj 10 tagoj de la jaro, la ukraina prezidento, Piotro Poroshenko, planas militan provokon en la landlimo de Rusio, en la limo de Krimeo, deklaris Lavrov.

Moskvo respondos solide al Kievo, kaze de agadoj provokaj, li promesis.

Temas pri  nia lando, nia landlimo kaj neniel ni permesos ke Poroshenko klopodu, kiel li asertas, defendi siajn interesojn, kaj tiamaniere, perforti la rajtojn de la krimeanoj, atingitaj kongrue al la internacia juro, li aldonis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up