Argentino: Novaj tarifumoj de la publikaj servoj por 2019

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-12-28 09:35:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Argentino: Novaj tarifumoj de  la publikaj servoj  por 2019

Bonaero, 28 dec (RHK) Kadre de la novliberala alĝustigo trudata de la Internacia Mona Fonduso (FMI) en Argentino, estis informitaj la novaj altigoj en la tarifoj de publikaj transportaj servoj, elektro kaj gaso kiuj ekvalidos en 2019, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

La ministro pri publika transporto, Guillermo Dietrich konfirmis ke okazos altigoj iompostiomaj en la tarifoj de ĉiuj publikaj transportoj de la metropola areo de Bonaero (AMBA) ekde la 12-a de januaro.

Tiu ĉi nova tarifumo en la transporto estos averaĝe je 40% nur por la unua trimestro de la jaro 2019, kaj havos sekvojn en la prezo de la kolektivaj aŭtobusoj, metroo kaj fervojaj servoj, kaj superos la inflacian indikilon establitan en la buĝeto por la periodo ĝis la jarduono.(23%)

Same, kiel pasto de la postuloj de FMI por redukti la fiskan deficiton, la nacia registaro konfirmis ke transdonos la respondecon subvencii la transportan sistemon lokan al la provincoj kaj municipoj, kio povus provoki novajn altigojn en la regionoj.

Same en la metropola areo de Bonaero okazos fortaj altigoj en la servoj de elektro kaj gaso kiuj rekte damaĝos la regionon urban kaj ties periferion, sed ankaŭ estos referencaj por alĝustigoj tra la tuta landon

Aliflanke, jam estis antaŭviditaj kreskoj por januaro kaj marzo en la servoj de trinkebla akvo kio entute fariĝas prezaltigoj je preskaŭ 50%.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up