Konfirmas Ĉinio intertrakton kun Usono por solvi la diferencon komercan.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-04 13:16:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, 4 jan (RHK) Ĉinio konfirmis, ke ili  restarigos la 7-an kaj 8-an de januaro en tiu ĉi urbo, la intertraktadon kun Usono, por eltrovi solvojn reciproke kontentigajn al la diferenco ekonomia-komerca  inter ambaŭ potencoj.

La ministerio de komerco anoncis per mallonga komuniko ke jam estas decidita la dato, loko kaj celoj. La kunsido labora okazos je vicministeria nivelo, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ la komuniko, la adjunkta reprezentanto de komerco Jeffrey Gerrish, gvidos la usona teamon.

Ambaŭ delegitaroj dialogos aktive kaj konstrucele por starigi la interkonsentojn atingitajn de la prezidentoj Xi Jinping kaj Donald Trump la pasintan decembron en Argentino, informis la ministerio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up