Denuncas Ĉinio falsaĵon de la ĵurnalo The Wall Street Journal.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-02-13 08:03:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, 13 feb (RHK) La ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio rifuzis informojn diskonigitajn de la ĵurnalo The Wall Street Journal pri Venezuelo, kaj taksis ĝin “falsaĵoj”.

La usona ĵurnalo informis, surbeze de supozitaj informfontoj, ke ĉinaj diplomatoj dialogas en Vaŝingtono kun la perantoj de la memproklamita “prezidento enŝarĝita” de Venezuelo, Juan Giadó, pri la ŝuldo de 20 mil milionoj da dolaroj fronte al Beijing kaj la petrolaj projektoj.

La heroldo de la ĉina ministerio, Hua Chunying, klarigis ke “la ĵurnalo publikigis tiun materialon… kiu estas en vero, “falsaĵo”. Ŝi aldonis ke tiaspecaj publikaĵoj de la usona gazetaro evidentigas ilian mankon je profesieco kaj etiko.

La funkciulino pledis por ke la amaskomunikiloj sekvu la principojn de objektiveco kaj senpartieco; ŝi aldonis ke la “aferoj” de Venezuelo devas esti solvataj per dialogo inter la venezuela registaro kaj la opoziciantoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up