Morena subtenas la meksikan prezidenton kaj ties regadplanon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-04 07:48:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Meksiko, 4 mar (RHK) La movado nacia regenerado (Morena) subtenis la meksikan prezidenton Andrés Manuel López Obrador, lian regadplanon kaj la instituton de politika formado de la partio, laŭ konfirmis ties prezidantino Yeidckol Polevnsky.

La registara gvidantino sciigis al la ĵurnalistoj pri kelkaj interkonsentoj de la Nacia Konsilantaro, kiu priskribas la preparon de la venontaj kandidatoj al la prezidanteco de la respubliko, guberniestroj, deputitoj, senatanoj, sindikatestroj, regantoj kaj publikaj funkciuloj kiuj eliros el tiu politika partio, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Dum la kunsido oni decidis impulsi, kiel strategia prioritato, la aprobon de  la konstituciaj reformoj impulsataj de la prezidento de la respubliko en la Kvara Transformo, kiu inkluzivas la edukan reformon, la eliminon de la konstitucia privilegio, revokon de mandato kaj popolan konsultiĝon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up