Ĉinio rifuzas enmiksiĝon de Usono en Venezuelo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-08 07:42:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, 8 mar (RHK) La ministro pri eksteraj rilatoj de Ĉinio, Wang Yi asertis  ke la ekstera enmiksiĝo kaj punoj “nur  pligravigos la situacion” en Venezuelo.

Dum gazetara konferenco en la ĉina ĉefurbo,  la ministro parolis pri la enmiksiĝa kampanjo de Usono en tiu sudamerika lando kaj konfirmis ke la usona interveno nur portus al tiu lando “la leĝon de la ĝangalo”.

La ĉina diplomatestro ree asertis ke la pozicio de Ĉinio pri Venezuelo estas ke “la suvereneco kaj sendependeco de la landoj devas esti respektata”.

Wang petis al la registaro de la prezidento Trump, respekton al la rilatoj kiujn Ĉinio havas en Latinameriko. “Temas pri elekto korekta, kiun oni ne devas enmiksiĝi”.

La ministerio pri eksteraj rilatoj de Ĉinio esprimis la 24-an de januaro sian subtenon al la registaro de la konstitucia prezidento Nicolás Maduro kaj kritikis la agresemon entreprenitan de Usono kontraŭ la sudamerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up