Venezuelo akuzas Trump kaj Bolsonaro fari militapologion.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-20 08:17:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 20 mar (RHK) La venezuela registaro akuzis la prezidentojn de Usono, Donald Trump, kaj de Brazilo, Jair Bolsonaro, fari “apologion de la milito”, depost la deklaroj faritaj de ambaŭ favore pliigi la premojn por forpuŝi la prezidantecon de Nicolás Maduro.

Estas tute groteska situacio vidi du ŝtatestrojn kun gravaj respondecoj internaciaj, fari apologion de la milito sen ajna honto, je malferma perforto de la Ĉarto de UN”, informis la ministerio pri eksteraj rilatoj de tiu lando per oficiala komuniko.

Trump kaj Bolsonaro ree atakis kontraŭ la registaro de Maduro dum renkontiĝo okazinta en Vaŝingtono, kiu koincidis kun novaj punoj de la trezor-departemento usona al la ŝtata minindustrio venezuela Minerven kaj ties prezidanto pro malleĝaj operacioj je oro, laŭ sciigis la informagentejo AFP.

“Neniu alianco novfaŝista tordos la volon de sendependeco kaj suvereneco de la venezuela popolo, nek sukcesos en la celo semi malamon kaj militajn strategiojn inter ĉiuj landoj de la kontinento”, emfazas la komuniko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up