Rusio subtenos siajn strategiajn aliancitojn kontraŭ la usonaj punoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-04-18 09:27:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Vicmimistro de eksteraj aferoj de Rusio, Serguéi Riabkov

Moskvo, 18 apr (RHK) La vicmimistro de eksteraj aferoj de Rusio, Serguéi Riabkov, asertis ke la registaro de sia lando alfrontos la kontraŭleĝajn punojn altrudatajn de Usono kontraŭ Kubo kaj Venezuelo, kaj subtenos siajn strategiajn aliancitojn en la regiono.

En intervjuo donita al la gazeto RIA Novosti, la vicministro esprimis ke Moskvo estas alarmita de la manovroj de Vaŝingtono kontraŭ la latinamerikaj landoj, kaj taksis kontraŭ leĝaj kaj mallegitimaj tiujn agojn por premi  la popoloj de tiu regiono.

Riabkov argumentis ke per tiu politiko puniga, la Blanka Domo malferme proklamas la celon submeti la volon de aliaj landoj kaj ŝanĝigi la politikan direkton de tiuj ŝtatoj favore al siaj imperiaj interesoj.

Ĉi-merkrede Usono enkondukis punojn kontraŭ la Centra Banko de Venezuelo, kaj anoncis regulaĵojn kontraŭ la Korporacia Banko, institucio financa de Nikaragvo. Ankaŭ atentigis pri limigoj en la turismo Ne familia al Kubo kaj novaj limigoj al la monhelpoj familiaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up