Irano: superas la limon establitan de urania riĉiĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-08 08:06:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teherano, 8 jul (RHK) Irano anoncis ke ĝi superiris la kvanton de  3,67% de urania riĉiĝo, kio preteriras la limon interkonsentitan en la Integrala Plano de  Komuna Agado (JCPOA, angle).

La informo estis diskonigita de la heroldo de la Organizo de Atomnenergio de Irano, Behruz Kamalvandi, laŭ raportis la televida ĉeno Telesur.

Behruz Kamalvandi sciigis ke en la venontaj 60 tagoj, lia lando povus riĉigi uranion je 20% se Eŭropo daŭre malplenumas siajn kompromisojn laŭ la nuklea pakto.

La ebleco riĉigi la radioaktivan mineralon je 20% estas ligita al la tria paŝo de Irano rilate reduktiĝon de la akiritaj kompromisoj en la nuklea pakto de 2015.

La heroldo de la irana ministerio pri eksteraj rilatoj, Seyed Abás Musavi, indikis ke la regulaĵoj por  apartiĝi de parto de la kompromisoj en la pakto, povus  esti renversitaj se Britio, Germanio kaj Francio plenumas siajn kompromisojn.

Musavi demetis gravecon al la zorgoj de la tri eŭropaj landoj kaj  esprimis ke se Eŭropo vere volus lasi la pakton malferma, ĝi devas mobiliziĝi por alfronti la punojn eksterteritoriajn de Usono kontraŭ Irano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up