Dialogas Nicolás Maduro kun la speciala asesoro de EU por Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-10 08:59:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Enrique Iglesiaj kaj Nicolás Maduro

Karakaso, 10 jul (RHK) La prezidento Nicolás Maduro kaj la asesoro speciala por Venezuelo de la Eŭropa Servo de Ekstera Ago (SEAE), Enrique Iglesias, analizis la evoluon de la dialoga procezo paca inter la registaro kaj la opozicio.

En la Palaco de Miraflores, kie estas la sidejo de la ekzekutivo, la ŝtatestro precizigis ke per la renkontiĝo plifortiĝas la “bolivara diplomatio de paco” kun internaciaj organismoj, kiuj pretas impulsi la procezon de paca dialogo inter la registaro kaj la opozicio.

Maduro konfirmis ke kiel parto de la dialogo, oni defendos la faktorojn sociajn, ekonomiajn kaj politikajn, inter aliajn aspektojn, cele al plibonigo de la bona vivmaniero de la venezuelanoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up