La forumo de Sao Paulo okazos en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-16 08:07:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 16 jul (RHK) La XXV-a renkontiĝo de la forumo de SaoPaulo, okazonta en Venezuelo de la 24-a ĝis 28- a de julio markos la progreseman vojon bezonatan de la regiono nuntempe, certigis la prezidanto de la nacia asembleo konstitucia, Diosdado Cabello.

Dum intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina, la supera reprezentanto de la plenpova institucio, elstarigis ke la internacia renkontiĝo okazos en momento  emociplena kaj historie signifa por la sudamerika lando, kiu batalas kontraŭ tiuj, celantaj malstabiligi la instituciecon.

Li aldonis ke la forumo estas la scenejo favora por montri al la mondo la realon de la nacia teritorio, kiu estas manipulata de la komunikaj korporacioj, kampanjo fortigita depost la ĵusa raporto de Michelle Bachelet, altnivela komisiito de UN por homaj rajtoj, kiu prezentis tekston “profunde leza al la digneco de la venezuela popolo”, li asertis.

Li komfirmis partoprenon de delegitaroj el Latinameriko, Vjetnamio, Norda Koreio, Meza Oriento, Afriko kaj Usono, lando el kiu ĉeestos 61 delegitoj, inkluzive de la aktivuloj kiuj defendis la venezuelan ambasadejon en la usona ĉefurbo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up