Nikaragvo festas la 40-an datrevenon de Sandinista Revolucio Popola.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-19 07:50:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Daniel Ortega, nikaragva prezidento

Managua, 19jul (RHK) Nikaragvo festas hodiaŭ la 40-an datrevenon de la revolucia venko sandinista, okazaĵo markinta la finon de la diktaturo  de Somoza, kiu regis la landon dum pli ol tri jardekoj.

La centra aranĝo okazos je la 16.00 horo, loka tempo, en la Placo de la Fido Johano Paŭlo II, kie oni atendas la ĉeeston de sandinistaj militistoj kaj simpatiantoj el la tuta lando por aŭdi la paroladon de la prezidento Daniel Ortega, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La feston partoprenos reprezentantoj de eksterlandaj registaroj, de solidaraj organizaĵoj, sociaj movadoj kaj aliaj elstaruloj, kiuj sumas iom pli ol 500 gastoj.

Flanke de Kubo ĉeestos la unua vicprezidento Salvador Valdés Mesa kiu jam alvenis al tiu centramerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up