Deklaro de la XXV-a forumo de Sao Paŭlo por paco en Venezuelo kaj Latinameriko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-29 12:53:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fermo de la XXV-a forumo de Sao Paulo

Karakaso, 29 jul (RHK) Savgardi la pacon en Venezuelo kaj en la Latinamerika kaj  Karibia regiono, estas prioritato por ĉiuj partioj kaj politikaj kaj sociaj  organizoj kiuj membras en la forumo de Sao Paŭlo, kiuj kunsidis en tiu ĉi urbo.

La fina deklaro de la jara kunsido de tiu mekanismo de interkonsento de la maldekstruloj el la tuta mondo, alvokis al disvastigo de solidaremo por defendi la suverenecon kaj memdeterminon de la venezuela popolo.

La dokumento subtenas la dialogon inter la bolivara registaro kaj la opozicio, ĉar ĝi estas esprimo aŭtoktona de demokratio kaj de la liberecoj ekzistantaj en tiu lando; rizufas la minacon de milita interveno, la ekonomiajn punojn kaj la diplomatian sieĝon starigitan de Usono kontraŭ la sudamerika lando.

La deklaro ankaŭ  rifuzas la intervenon de Usono en la internaj aferoj de Nikaragvo, pledas por liberigo de Lula da Silva, ĉesigi  la blokadon kontraŭ Kubo kaj taksis la organizon de latinamerikaj ŝtatoj CELAC kiel la plej grava okazaĵo de la lastaj 200 jaroj, kaj vokas semi la integriĝan senton en niaj popoloj.

Ankaŭ komdamnis la daŭran murdon de sociaj gvidantoj en Kolombio kaj postulas la plenumon de la interkonsentoj pri paco; same esprimas subtenon al la hondura popolo, kiu  batalas por defendi siajn rajtojn kontraŭ novliberalaj politikoj kaj koruptado, kaj subtenas la sendependiĝan postulon por Portoriko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up