Solida malvenko de Macri en la bazaj malfermaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-12 08:20:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alberto Fernández kaj Cristina Fernández en Argentino

Bonaero, 12 aŭg (RHK) La argentina prezidento Mauricio Macri kaj liaj novkoloniaj politikoj konataj kiel “makrismo”, suferis fortan baton neatenditan por liaj interesoj kaj aspiroj plu resti en la regpovo, tial ke en la bazaj malfermaj, samtempaj kaj devigaj elektoj (PASO), faritaj en Argentino, li estis komplete venkita pro la formulo de Alberto kaj Cristina Fernández.

En lando markita de la novliberalaj politikoj de la nuna registaro de Macri, la paro flanke de la ĉiesa fronto Frente de Todos, venkis en la bazaj balotoj per 47% de la voĉoj fronte al Macri, kiu  spite al la elekta kampanjo atingis 32%.

La malvenko de la entreprenisto kiu iĝis prezidento, okazas en kunteksto de kreskantaj protestoj sur la argentinaj stratoj pro la senlaboreco, forpeloj de laboristoj, malriĉeco kaj malsato, kiuj pezas sur la dorso de makrismo.

Malgraŭ tiu ĉi malpopulara kojunkturo de lia mandato fronte al la laborista klaso de la lando Macri aspiris je dua mandato fronte al tiuj ĉi elektoj, tiel ke,  jam estas konata la politika scenejo por la kandidatiĝo al la prezidanteco de la lando.

Por la internacia analizisto Atilio Borón, la venko de Fernández  “estas katastrofa malvenko por la argentina registaro”, tial ke la nunaj rezultoj difinos la okazontaĵojn en la prezidentaj elektoj la 27-an de oktobro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up