Advokatoj de Lula petas suspendon de la prokuroroj de la operacio Lava Jato.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-14 09:01:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
advokatoj de Lula da Silva

Braziljio, 14 aŭg (RHK) La defendantoj de Luiz Inácio Lula da Silva prezentis habeas corpus por peti la suspendon de prokuroroj de la operacio Lava Jato, kiuj agis en punaj agoj kontraŭ la eksprezidento en Curitiba, laŭ konfirmis oficialaj fontoj.

La advokatoj Cristiano kaj Valeska Zanin ankaŭ inkluzivis peton de jura ordo por restarigi la liberecon de la laborista eksgvidanto, kiu ekde la pasinta 7-a de aprilo 2018 estas enkarcerigita pro supozitaj agoj  de koruptiĝo.

La argumento de habeas corpus evidentigas ke pri Lula  oni ne respektis la proceson de nepartieco nek supozo de senkulpeco, garantiitaj en la Konstitucio.

La plej grava novaĵo de tiu ĉi postulo estas la inkluzivigo de la mesaĝoj publikigitaj en raportoj de la retejo The Intercept, kunlabore kun la gazeto Folha de Sao Paulo, la revuo Veja, la portalo UOL, interaliaj amaskomunikiloj.

Laŭ la defendo, la konversacioj pruvas ke la esploroj kontraŭ Lula devenas de ordono emisita de la eksjuĝisto kaj ministro de justico, Sergio Moro, al la prokuroro Deltan Dallagnol, kunordiganto de Lava Jato.

La malkaŝitaj mesaĝoj montris ke la prokuroroj sciis pri ne ekzisto de pruvoj kontraŭ la fondinto de la partio de la laboristoj en la kazo de la apartamento en Sao Paulo, nek ligo kun la ŝtata entrepreno Petrobras.

Post du monatoj de ripetitaj demandoj pri la konduto de Dallagnol malantaŭ la scenejo de Lava Jato, la nacia konsilantaro de la servo de la prokurorejo finfine  komencos esploron pri tiu ĉi.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up