Venkite en la bazaj elektoj Macri klopodas renversi la krizan situacion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-16 08:40:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bonaero, 16 aŭg (RHK) La argentinanoj mateniĝis hodiaŭ kun eta spiro post la starigo de kelkaj urĝaj regulaĵoj de la registaro fokusitaj je iom da mildigo meze de drama ekonomia situacio travivata de la lando.

La ekzekutivo gvidata de Mauricio Macri, kiu alfrontas unu el la etapoj pli krizaj de sia registaro, akrigita depost la rezultoj de la bazaj elektoj, cirkuligis oficialan bultenon kiu enhavas parton de iniciatoj naskiĝintaj dum la lastaj horoj por meti malvarmajn kovrilojn al varma dolaro, kiu sufokigis la peson per tuja altiĝo.

Dum la gazetaro spekulacias pri tujaj ŝanĝoj en la stabo, kiam apenaŭ restas kvar monatoj por fini sian agadon,  kaj meze de  nova elekta kampanjo, Macri sciigis ke li laboros por ke la elekta procezo ne damaĝu la ĉiutagan vivon de la argentinanoj.

Laŭ kelkaj analizistoj, tiuj ĉi decidoj havas elektan celon kaj certe estos portempaj. Dume aliaj konsideras ke ili alvenas malfrue kaj multaj estis anoncitaj komence de la nuna mandato de la prezidento, kiun ili konsideras memsogulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up