The New York Times: usonaj civitanoj ankoraŭ povas viziti Kubon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-30 17:47:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 30 sep (RHK) La usona gazeto The New York Times sciigis hodiaŭ ke la usonaj civitanoj ankoraŭ povas viziti Kubon sub la katerogio de “subteno al la kuba popolo” jen individue jen en akompanata turniro.

Per artikolo titolita “Sep aferoj sciendaj pri Kubo nun2, la gazeto memorigis ke la registaro de Donald Trump, kiel parto de la blokado altrudata al la insuo, anoncis pasintjunie novajn regulaĵojn por usonanoj kiuj vizitas la kariban insulon.

Tamen, la gazeto sciigis, ke malgraŭ la limigoj, ankoraŭ eblas viziti Kubon per la menciita kategorio subtena, kiu devigas ilin elspezi monon “en negocoj de kubanoj dum sia vojaĝo”…

La artikolo sciigas al la usonaj legantoj pri aliaj temoj utilaj por prepari sian vojaĝon, kiel ekzemple, pri la simpla aliro al turista vizo en la flughaveno, bezonata por eniri la insulon.

La artikolo aldonas ke ekzistas hoteloj kie la usonanoj ne povas loĝi pro la malpermeso de la usonaj leĝoj, tamen, “Kubo posedas prosperan industrion de Aribnb, de lokaj proprietuloj kio estas permesata por ili”.

La gazeto ankaŭ informis pri aliaj aferoj kiel kurzo-indikiloj, pri la mono kaj ankaŭ pri la fakto ke la flugkompanioj inkluzivas tarifon pri sanasekuro por la vojaĝantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up