Alberto Fernández prezentos planon por Argentino Sen Malsato.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-07 10:36:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Alberto Fernández prezentos planon por Argentino Sen Malsato.

Bonaero, 7 okt (RHK) La prezidenta kandidato por la Fronto de Ĉiuj, Alberto Fernández, prezentos hodiaŭ en tiu ĉi urbo,  la gvidliniojn de la plano Argentino sen Malsato, projekto per kiu li kunvokos kelkajn sektorojn de la socio.

Dum aranĝo en la fakultado de agronomio kaj veterinaro de la universitato de Bonaero, la aspiranto al la Roza Domo klarigos la iniciaton per kiu esperas arigi gvidantojn de entreprenoj, de publika opinio, sindikatoj kaj sociaj kaj religiaj organizoj por ĉiuj kune “ĉesigi la malsaton” suferatan de tiu lando, prezicigis lia komunika teamo.

Laŭ estis informite, la celo estas “akiri pli bonan nutradon, malaltigi la prezon de nutrajoj, estigi pli da enspezoj por la familioj, rompi la cirklon de malsato, ekskludo kaj malriĉeco”.

Kun la celo ankaŭ estigi reton nutradan kun sano, eduko, evoluo kaj laboro, la plano altrebas krei Konsilantaron Federalan, kiun partoprenos ampleksa gamo da sociaj institucioj.

La lastan semajnon Fernández parolis pri tiu vipo, post informiĝi laŭ la lastaj raportoj, ke laŭ la indikiloj de malriĉeco de la unua semestro de la nuna jaro, 35,4% pli da homoj troviĝas en tiu ĉi situacio, kiu ankaŭ enhavas 52% da infanoj tre junaj.

La kandidato, kies partnerino estas la eksprezidantino kaj senatanino Cristina Fernández, emfazis ke la argentina socio onidire kapablas nutri 400 milionojn da personoj, sed ne povas solvi la malsaton de 15 milionoj da malriĉaj personoj.

La kanditato, kiu estas favorata laŭ la enketoj, se atingas la prezidantecon, serĉos, interalie, reguligi la prezon de baza nutraĵkesto, reinstali la programon de zorgataj prezoj, ampleksigi la Karton de Nutrado kaj fortigi la lernejan nutradon, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up