Indigno en Ekvadoro pro la subprema reago polica dum la manifestacioj popolaj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-10 09:34:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Quito, 10 okt (RHK) La agotagoj de popolaj postuloj vivitaj en Ekvadoro dum tuta semajno, estigis subpreman reagon de la ordo-fortoj, kiuj lasos neforgeseblajn spurojn por multaj civitanoj en tiu ĉi lando.

La ekvadoranoj portas mesaĝon kiel “Ni estas paclando” dum tiuj ĉi nigraj tagojn pro la perforto uzita de polico kaj militistoj kontraŭ manifestacantaj indiĝenoj, laboristoj, universitatanoj, kamparanoj kaj aliaj popolanoj, kiuj protestas kontraŭ la ekonomiaj reguloj altrudataj de la registaro kiu submetiĝis al la postuloj de la internacia monda fonduso (FMI).

Laŭ raporto de la ministrino de la registaro, María Paula Romo, sumas 714 la arestitoj, kaj ŝi asertis ke neniu forpasinto estas, tamen, tiu informo kontrastas kun la raporto de sociaj organizoj kiuj denuncis du mortintojn.

La situacio interna metis Ekvadoron sub la rigardo de la mondo, dum UN kaj la episkopa eklezio klopodas peri dialogon por trovi pacan solvon al la reganta krizo.

La nacia administracio proponas tagordon fokusitan en la agro kaj temoj de ebla intereso por la indiĝena movado kaj la laboristoj, kiuj ne  cedas en sia postulo elimini la rezolucion kiu liberigis la prezon de brulaĵoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up