Forpasis Gabriel García Márquez: elstara kaj magia voĉo de Latinameriko.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-17 22:22:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La nobelpremiito pri literaturo 1982, Gabriel García Márquez, forpasis  ĉi-ĵaŭde je la aĝo 87-a en Meksiko, post suferi  pneŭmonian krizon kiu kaŭzis lian enhospitaligon kelkajn tagojn antaŭe.
 
La verkisto, romanisto, rakontisto kaj ĵurnalisto kolombia, naskiĝis la 6-an de marto  1927 en Aracataca, distrikto de la banan-departemento de Magdalena (Nordo).  Lia patro estis telegrafisto kaj la patrino estis filino de kolonelo.
 
Por komplezi la gepatrojn li vojaĝis al Bogoto studi medicinon, tamen, li dediĉis specialan atenton al legado kaj malkovro de novaj aŭtoroj.
 
Post la murdo de la kolombia maldrestrema politikisto, Jorge Eliécer Gaitán, en 1948, oni fermis la universitaton kaj li fokusiĝis al studado de ĵurnalismo. Translokiĝis al Barranquilla por labori en la gazeto El Heraldo (Heroldo).
 
Li laboris en Parizo kaj en Eŭropo formis la rondon de verkistoj kaj pensistoj kiuj iniciatis la nomatan latinamerikan eksplodon (socia, politika kaj literatura movado naskiĝinta en la jaroj 1960-1970)
 
Fariĝis tutmonde fama pro lia romano Cent jaroj da soleco en 1967, lia majstra verko en kiu li kreas Latinamerikon kiel la grandan patrolandon de la magia realismo; danke al tiu ĉi romano li atingis la nobelpremion pri literaturo; en la oficiala ceremonio de tiu premia transdono li esprimis rilate al Latinameriko “… mi revas ke la posteularo kondamnita je Cent jaroj da soleco, havu duan ŝancon sur la tero”.
 
Multaj aliaj elstaraj verkoj estis kreitaj de García Márquez, kiu ankaŭ ricevis plurajn distingojn  kiel la premiojn Rómulo Gallegos, la medalon  Águila Azteca de Meksiko kaj la francan ordenon  de la Honora Legio.
 
Li estis defendanto de sia politika sinteno, rifuzis la usonan interventismon kaj kapitalismon kiel formo de regado; li havis elstarajn geamikojn kaj admirantojn en la tuta mondo; li amika rilato al Fidel Castro, gvidanto historia de la kuba revolucio estas ankaŭ konata en kaj ekster Kubo.
 


Komentarioj

  • Francisko's gravatar
    Francisko
    18/04/2014 12:25 pm

    G. G. M., eksterordinara viro forpasis, sed via verko, ideoj kaj idealoj cxiam vivos en la momoro de cxiuj homoj, kiuj amas legi. Adiaux, mi certas, ke vi cxiam havos iun, kiu skrbos al vi.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up