La Papo Francisko alvokas la mondon al pacaj kaj justicaj agoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-25 17:31:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La Papo Francisko sendis sian kristnaskan porpacan parolon

Vatikan-urbo, 25 dec (RHK) La Papo Francisko alvokis la mondon al paco, justico, refratiĝo kaj mizerikordo, aparte por personoj pli vundeblaj.

En sia tradicia mesaĝo de Vatikan-urbo al la mondo, okaze de la Kristnasko, la Papo parolis pri la personaj, familiaj kaj sociaj rilatoj kaj ankaŭ pri la konfliktoj ekonomiaj, geopolitikaj kaj ekologiaj.

Tiurilate li benis la infanojn, kiuj suferas pro militoj kaj konfliktoj en Mezoriento kaj en diversaj mondopartoj, kaj esprimis sian esperon ke la situacio iĝu plibona en la amerika kontinento, kie, li asertis, diversaj nacioj transiras periodon de agitiĝoj sociaj kaj politikaj.

La Papo Francisko aparte parolis pri la venezuela popolo, kaj esprimis ke tiu lando estis longe elpruvita de politikaj kaj sociaj streĉiĝoj. Li ankaŭ bondeziris al Ukrainio, kiu aspiras je konkretaj solvoj por atingi longdaŭran pacon, kaj al la popoloj de Afriko, kie la personoj estas devigitaj elmigri, senigante sin je domo kaj familio.

La Papo benis la klopodojn de tiuj, kiuj batalas favore al justico kaj repaciĝo, kaj strebas por transvivi diversajn krizojn kaj plurajn formojn de malriĉeco, kiuj ofendas la dignon de ĉiu persono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up