Maduro aŭguras sukcesajn elektojn post nomumo de nova parlamenta estraro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-06 07:48:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, 6 jan (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, prognozis, ke post elekto de nova estraro de la Nacia Asembleo (AN), povus konstruiĝi la elektaj garantioj por havi sukcesajn kaj demokratiajn leĝofarajn elektojn.

Per mesaĝo en la socia reto Twitter, la ŝtatestro elstarigis ke la parlamentaj estraranoj estas de la opozicio.

Ĉi-dimanĉe okazis interna elekta procezo de la nova estraro, kies prezidento estas la opozicia deputito Luis Parra, kiu deklaris ke “ni ne akceptos baptopatrojn de ajna imperio, ni respondos al la popola voko”, raportis la informagentejo Telesur.

Parra deklaris al la gazetaro ke ili komencos novan itineron por malkoncentri la leĝofaran povon kun la celo ke konfrontiĝo ĉesu inter la publikaj povoj de la sudamerika lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up