Irana parlamento aprobis leĝprojekton kontraŭ Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-07 09:06:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teherano, jan 7 (RHK) La konsultiĝa asembleo islama de Irano aprobis leĝprojekton de triobla urĝo por adopti regulaĵojn kontraŭ Usono pro la murdo de la generalo Soleimani.

La nova leĝprojekto ratifita ĉi-marde, okazas responde al nova terorisma ago de Vaŝingtono, kiu murdis pasintvendrede la leŭtenanton generalon Qasem Soleimani, komandanto de la forto Quds de la korpuso de gardistoj de la islama revolucio (CGRI), dum aeratako en Bagdado, iraka ĉefurbo.

La hispana ĉeno HispanTv, raportis ke la leĝprojekto aprobita en ĉeesto de  membroj de la Konsilantaro de Gardistoj, preskribas reformojn en la adoptita reciproka decido pasintaprila en tiu Parlamento irana, kiu nomis la centran taĉmenton de Usono kiel “terorisma organizaĵo”.

La nova leĝprojekto estis adoptita per 173 favoraj voĉoj, 4 kontraŭ kaj 11 sindetenoj por subteni la CGRI fronte al la malamika ago de Usono inkluzivi tiun iranan elitan institucion en ilia nomata listo de “organizaĵoj teroristaj” eksterlandaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up