Irana gazeto rivelas sekretan evakuadon de vunditoj fare de Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-10 09:31:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Teherano,  10 jan (RHK) Analizo rivelas ke Usono evakuis siajn vunditojn pro la atako irana en Irako  per sekreta flugo kaj transportis ĝin al militbazo en Germanio.

La analizo, citita de la irana gazeto Mashregh, esprimas ke la incidento povintus provoki amasan perdon en la usona armeo, tial ke ĵaŭde, la postan tagon de la atako, en flugo nomata BNDGE53,  strategia aviadilo C-17 de Usono  eliris el la flughaveno de Bagdado kaj surteriĝis en la aera baze de Ramstein en la sudo de Germanio.

Tiu ĉi militbazo posedas kuracistajn  instalaĵojn, kaj tien oni portas la vunditojn de la usonaj trupoj dum la konfliktoj en la okcidento de Azio aŭ Afriko.

La defendo kontraŭmisiloj de Usono ne sukcesis kapti eĉ unu misilon lanĉitan kontraŭ siaj militbazoj en la iraka teritorio kaj la iranaj aŭtoritatuloj konfirmis ke la atako provokis la morton de dekoj da soldatoj usonaj, dum la prezidento Donald Trumpo, asertis ke neniu mortis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up