MAS anoncas kontraŭpuĉajn protestojn en Bolivio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-13 09:08:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Paz, jan 13 (RHK) Laŭ anoncis la informagentejo Prensa Latina, la Movado al Socialismo (MAS) ŝajnas rekuperi la iniciatemon post konfirmi la rekomencon de protestoj kontraŭ la puĉa reĝimo en tiu lando.

Laŭ anoncite, la protestoj ekos la 20-an de januaro kaj la parlamento aprobis leĝon kontraŭ la reganta subpremo. La koncerna parlamento estas regata plejparte de MAS.

Ampleksigita kunsido de la nacia asembleo de la pakto Unueco,  kiun formas MAS kun aliaj sociaj organizaĵoj, aprobis la komencon de la mobilizoj pacaj kontraŭ la prokrasto, kiun la registaro de la memproklamita Jeanine Áñez celas trudi.

La kunsido ratifis la unuecon de la meza klaso laborista, indiĝenoj, sociaj organizaĵoj kaj transportistoj, kiuj formas la kunordigojn por defendi la demokration.

La delegitoj deklaris persono ne akceptata la ĝeneralan prokuroron Juan Lanchipa, kiu gvidas la persekutadon kontraŭ popolaj gvidantoj; la kunsidintoj   rifuzis la klopodojn de la reĝimo de Áñez fermi la amaskomunikilojn ligitajn al la indiĝenaj popoloj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up