Lavangoj kaj ŝtormoj en Pakistano provokas homajn perdojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-16 14:20:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Islamabado, jan 16 (RHK) La nombro da mortintoj kreskis ĝis 104 en Pakistano kaŭze de la  pluvegoj kaj fortaj neĝaj ŝtormoj kaj lavangoj okazintaj en tiu lando, laŭ sciigis la nacia aŭtoritato pri mastrumo de katastrofoj.

Pli ol 70 personoj mortis kaj 56 estis vunditaj dum la lavango en la regiono Azad Jammu kaj Cachemira, dum aliaj 20 mortis kaj 23 estis vunditaj pro la ekstremaj klimataj kondiĉoj en Baluchistano.

Laŭ la informa fonto, oni distribuas centojn da helpiloj, , tendojn, manĝojn, matracojn kaj dormosakojn, ŝuojn, vestaĵojn, akvon kaj nutraĵojn, interalie.

Oni daŭre laboras en la serĉado kaj savado de eblaj viktimoj dum la ĉefministro pakistana Imran Khan alvenis al Azad Jammu kaj Cachemira por revizii la helplaborojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up