Kubo kaj Venezuelo: humanisma rilato estas la kerno

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-21 10:56:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, jan 21 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro,  kadre de la XX-a kunsido de la interregistara komisiono de la interkonsento integrala de kunlaboro Kubo-Venezuelo, esprimis ke la integriĝo inter ambaŭ landoj havas karakteron profunde humanisman.

Li esprimis ke unu el la defioj estas profundigi tiujn kunlaborajn ligojn por favori la malkoloniigon, “ni devas avanci en la kultura, politika, ekonomia kaj politika sferoj por venki la enmiksiĝon”, li aldonis.

 “Ni devas adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj (Kubo-Venezuelo), ni devas alceli la ekonomian disvolvon kaj kreadon de riĉaĵoj (..) ni devas krei novajn riĉaĵ-fontojn, kiuj financu nian evoluon tute sendepende kaj neeviteble”, asertis la ŝtatestro.

La prezidento Maduro memorigis ke la misioj kreitaj inter Kubo kaj Venezuelo impulsis humanismon, “pli ol 25 mil laboristoj de Havano kunlaboris por evoluigo de nia lando, por la  vivanta vivo”

“Profundigante nian rilaton, ni rekuperos Petrocaribe, samkiel la kreadon de programoj por medikamentoj, aera transporto, komunikado, bankoj kaj financoj,”, li precizigis.

Aludante la viziton de la usona ŝtatsekretario, Mike Pompeo, al Kolombio kaj aliaj landoj de la regiono, la prezidento taksis lin impulsanto de novliberalismo senlima, kaj esprimis ke “fortigante la rilatojn, ni alfrontos firme la ekonomian sieĝon  altrudatan de la imperiismo”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up