Tria fazo de la politika juĝo kontraŭ Trump

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-30 11:26:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, jan 30 (RHK) La politika juĝo kontraŭ la usona prezidento Donald Trump eniras sian trian fazon per demandoj de la senatanoj en la debato pri deklaroj de atestantoj.

La senatanoj dum du tagoj demandos la prokurorojn kaj la advokatojn de la prezidento.

La debato pri atestoj estas la ĉefa temo. La demokratoj diras ke la atestoj de personoj proksimaj al Trump povus ŝanĝi la destinon de la juĝo. Ili postulas rendevui novajn atestantojn, inkluzive de John Bolton, la eksasesoranto de nacia sekureco de Usono. Dume, Trump kaj la respublikanoj klopodas silentigi Bolton.

La advokatoj de Trump petas ke la proceso ĉesu tuj kaj ke la senatanoj voĉdonu. Tamen, la estro de la respublikana plimulto en la Senato, Mitch Mconnell agnoskas ke ili ne posedas la necesajn voĉojn por malebligi la vokadon de atestantoj.

La definitiva decido pri atesto de Bolton estos adoptita vendrede. La decido alvoki pliajn atestantojn bezonus 51 voĉojn por esti aprobita, kio eblas. Spite al la prognozoj, la juĝo pli okazas tre laŭte.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up