Lavrov turniros tra Venezuelo, Kubo kaj Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-31 08:58:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Moskvo, jan 31 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Serguei Lavrov, turniros tra Latinameriko inter la 5-a kaj 8-a de februaro kiel parto de laborvizito en Venezuelo, Kubo kaj Meksiko, raportis la heroldo de ministrejo, María Zajárova.

En ĉiu lando li pritraktos la politikan dialogon, la ekonomian kunlaboron kaj perfektigon de la rilatoj en la regiono, sciigis la funkciulino.

Zajáravo klarigis ke Lavrov dialogos en Venezuelo kun sia homologo, Jorge Arreaza, kaj kun la vicprezidantino Delcy Rodríguez; krome, li estos akceptita de la prezidento Nicolás Maduro. La venontan 3-an de marzo oni festos la 75-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj reciprokaj.

Dum sia restado en Havano, Lavrov pritraktos, interalie, la punregulojn altrudatajn de Usono al Kubo kun la insula ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez Parrilla.

En Meksiko li renkontiĝos kun sia homologo Marcelo Ebrard, kie ili pritraktos la fortigon de kunlaboro inter ambaŭ landoj.

La dialogo inkluzivas kunlaboron kun institucioj kiel la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj ( CELAC), nun prezidata de Meksiko.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up