Amasaj protestoj kontraŭ politikoj ekonomiaj de Bolsonaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-03 07:41:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Braziljo, feb 3 (RHK) Sindikataj kaj sociaj movadoj de Brazilo protestos hodiaŭ en la malferma spaco de la muzeo de arto de Sao Paŭlo kontraŭ la ekonomia politiko de la registaro de Jair Bolsonaro, kiu damaĝas rekte la industrian sektoron de la lando.

La portalo Reto Brazila Aktuala indikas ke la laboristoj fortigas sian batalon por kreado de laborlokoj decaj kaj kontraŭ politikoj de malmuntado de la brazila ŝtato, impulsataj de la administracio de Bolsonaro kaj la ministro de ekonomio Paulo Guedes.

Laŭ la informcentro, la ideo estas profiti la ĉeeston de la ŝtatestro ultradekstrema en la tagmanĝo kun gvidantoj de la sektoro kaj tie rifuzi lian politikon ekonomian, kiu altigas la senlaborecon, la neformalan laboron. Ili celas prezenti proponojn de la laboristaro por evoluigo.

La protesto ankaŭ denuncos publike la atakojn de Bolsonaro kontraŭ la industria sektoro kaj la politikon de transdono de publikaj entreprenoj al eksterlandaj kompanioj, kiel Eletrobras kaj Petrobras, kiuj ekigis siajn privatigajn procezojn, kaj de Embraer, ĵus donita al Boeing.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up