Anoncas Trump sian volon eterniĝi en la povo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-06 07:40:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, feb 6 (RHK) Donald Trump, post esti absolvita de sia politika juĝo, ree aludis al tio, ke li volas eterniĝi en la povo, metinte ripetan videon en la socia reto Twitter.

Donald Trump esprimis  ke li alvenis en 2017 al la Blanka Domo por neniam plu eliri, tial ke, laŭ siaj propraj antaŭvidoj, daŭre restos tie ĝis la fino de la tagoj, ĉar li venkos ĉiujn prezidentajn elektojn, elstarigis la televida ĉeno HispanTv.

Responde al la fino de la politika juĝo kontraŭ la respublikana gvidanto, pri kio ĉiuj antaŭvidis tian rezulton, la prezidantino de la demokratoj en la reprezenta ĉambro, Nancy Pelosi, denuncis ke la respublikanoj per siaj voĉoj endanĝerigas la demokration usonan, tial ke laŭ ŝia opinio, “Trump konsistigas minacon por la demokratio de Usono”.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up