Lavrov alvenis al Venezuelo kaj ratifas strategiajn rilatojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-07 07:51:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, feb 7 (RHK) Venezuelo akceptas en oficiala vizito la ministron pri eksteraj rilatoj de Rusio, Serguei Lavrov, en la tria halto de turniro tra Latinameriko, unue Kubo kaj due Meksiko.

La estro kunsidos kun la vicprezidantino ekzekutiva Delcy Rodríguez kaj kun sia homologo Jorge Arreaza, kaj sekve kun la prezidento Nicolás Maduro, laŭ informo de la venezuela ministerio.

Karakaso kaj Moskvo havas streĉan rilaton strategian, kiu solidiĝis dum la ŝtata vizito farita de Maduro al la euroazia lando en septembro 2019, kie li pritraktis diversajn temojn de reciproka intereso kun la prezidento Vladimir Putin.

Venezuelo kaj Rusio impulsas interkonsentojn de reciproka kunlaboro en la sferoj de energio, ekonomio, teknologio, industrio kaj milito.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up