Venezuelo: eminenta dialogo de la registaro kaj entreprenistoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-24 16:24:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidanto de Fedecámaras, Jorge Roig taksis eminenta la dialogon kun la venezuela prezidento Nicolás Maduro, kaj elstarigis la respekteman tonon de la registaro al la privata sektoro.
“Hodiaŭ ni povis observi tonon celantan ke la produktiva aparato tutlanda progresu, por ke ekzistu pli alta produktado nacia”, emfazis Roig rilate la dialogon kun la venezuela prezidento.
La dialogon partoprenis pli ol 700 entreprenistoj kaj la ekonomia regantaro de Venezuelo.
Laŭ esprimis Roig,  mankas aldoni  la laboristaron al la dialogo-tablo lanĉita de la registaro kaj ke la politika dialogo daŭre progresu”.
“La ekonomia dialogo tre bonas ĉiam kiam estu akompanata de paca etoso, li indikis, tamen, ni ripetas, “temis pri bonega labortago kiu indas je rekono”, li aldonis. 
Maduro anoncis ĉi-merkrede serion da reguloj por reaktivigi la ekonomion, kun alvokoj al la entreprenistoj de la tuta lando kune labori kun la registaro por revigligi la produktadon, haltigi la malprovizadon de nutraĵoj kaj kontroli la prezojn. 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up