Pentagono konfirmas 109 lezitojn ĝis nun en la atako irana en Irako

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-11 09:28:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, feb 11 (RHK) La defenda departemento de Usono konfirmis ke 109 soldatojn de sia lando suferis traŭman cerban lezon kiel sekvo de la atako farita de Irano la pasintan 8-an de januaro kontraŭ la aerbazo de Al-Asad en Irako.

El ili, 76 jam rekomencis siajn kutimajn taskojn, raportas la Pentagono.

La oficiala komuniko asertas ke tio estas kiel foto de la momento kaj la nombro povus ŝanĝiĝi. Pliaj aktualigoj estos raportataj kiam estu pretaj.

La komuniko de Pentagono dankas la klopodojn de la kuracistoj, kiuj diligente laboris por garantii la atento-nivelon taŭgan al la membroj de la servo, kaj tiel ebligis ke proksimume 70% de la diagnozitaj kazoj jam revenis al siaj taskoj.

(Russia Today)



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up