Militaj ekzercoj Bolivara Ŝildo 2020 en Venezuelo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-12 09:13:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, feb 12 (RHK) La militaj ekzercoj Bolivara Ŝildo 2020 okazos la 15-an kaj 16-an de februaro kun la celo fortigi la teritorian defendon de la sudamerika lando fronte al eventualaj eksterlandaj agresoj, informis la prezidento Nicolás Maduro.

La celo de tiuj ĉi agadoj estas ekfunkciigi la konstitucian leĝon de la armitaj fortoj bolivaraj (FANB) en sia organiza sistemo, teritoria kaj operacia, laŭ precizigis per komuniko la venezuela ministerio de komunikado kaj informado.

La komuniko sciigas ke la prezidento Maduro anoncis la ekzercon kadre de la unua datreveno de la Misio Transporto.

La leĝo de la FANB profundigas pri la unuiĝo civila-milita por la teritoria defendo kaj krome, ĝi aldonas la Bolivaran milicon kiel specialan elementon de la registara institucio.

La ekzercoj de ambaŭ institucioj alĝustigos la kapablon de siaj profesiuloj kaj armilsistemoj je maniero integrala, unueca kaj etendiĝinta.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up