Venezuelo kaptis 14 membrojn de la pormilita kolombia grupo Los Rastrojos

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-18 09:25:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Karakaso, feb 18 (RHK) La aŭtoritatuloj de Venezuelo informis ke estis kaptitaj  14 membroj de la pormilita kolombia grupo Los Rastrojos, en la sektoro de  Boca de Grita, municipo García de Hevia de la ŝtato Táchira, landlima kun Kolombio.

Fredy Bernal, nomumita de la prezidanteco de Venezuelo por gvidi la proceduron, informis pri la nuligo de tiu pormilita grupo en la regiono.

Krome, la aŭtoritatuloj de Venezuelo intervenis hotelon en “Boca de Grita”, kiu savgardis danĝerajn  membrojn de la pormilita grupo, kaj disigis “improvizitan flegejon”, kiu estis uzita por doni unuajn helpojn al la kolombiaj pormilitaristoj.

Bernal aldonis kromajn detalojn, rilate al trovo de armo-vendejo, kiu konservis kaj pliigis la armilojn de tiu pormilita grupo kolombia. En tiu loko oni eltrovis “armilojn, municiojn, porteblajn telefonojn kaj eksplodmaterialojn”, oni kaptis 20 vehiklojn.

Bernal asertis ke ili ne ripozos ĝis forpeli ĉiujn militajn grupojn de la landlimo, ĉar “ili estas kiel armitaj brakoj de politikaj agantoj de la dekstrularo por semi perforton en la teritorio".



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up