Ratifas Rusio sian subtenon al Venezuelo, Sirio kaj Irano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-19 08:40:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Moskvo, feb 19 (RHK) Rusio certigis ke la punpolitiko de Usono neniam damaĝos la rilatojn kaj kunlaboron de Moskvo kun Venezuelo, Sirio kaj Irano.

La ministerio de eksteraj aferoj de Rusio esprimis ke “tiuj punoj ne havos sekvojn kaj ne povas havi tiujn en la rusa politiko pri internaciaj aferoj, inkluzive kun la legitimaj aŭtoritatuloj de Venezuelo, Sirio, Irano aŭ kiu ajn alia lando”, laŭ raporto de HispanTV.

La ministerio rusa rifuzis kategorie ke Usono, pere de unuflankaj limigoj, “klopodas ke la tuta mondo submetiĝu al ĝia volo”.

Rusio konkrete denuncis la ĵusajn punojn de la usona Departemento de Trezoro kontraŭ la filio de la rusa petrolkompanio Rosneft kaj unun el ties direktoroj. Same, Vaŝingtono anoncis embargojn kontraŭ la euroazia lando pro ties ligoj kun Irano kaj Sirio.

Moskvo taksas “senutila ludo” la punojn de Usono kaj avertis ke ili  estas mallegitimaj.

Rusio estas unu el la plej elstaraj aliancitoj de Venezuelo, kiu firme staras kontraŭ la enmiksiĝo kaj la puĉaj planoj kaj intervenemo de Usono. Rusio kaj Venezuelo havas bonan kunlaboron en diversaj agadkampoj, inkluzive de la milita.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up