Asertas Ĉinio ke la epidemio estas sub kontrolo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-21 09:56:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Beijing, feb 21 (RHK) La nacia komisiono pri sano de Ĉinio, certigis hodiaŭ ke la ĝenerala situacio rilate al la epidemio de kronviruso pliboniĝas kaj ĝi estas “sub kontrolo”, post la falo en la taga nombro da kazoj konfirmitaj de COVID-19.

La epidemia kontrolo havis signifajn sukcesojn kaj la situacio pli boniĝas, asertis la vicdirektoro de la nacia sankomisiono, Zeng Yixin, laŭ raportis la informagentejo Xinhua. 

La taga nombro de novaj kazoj konfirmitaj de kronviruso en la tuta lando falis de maksimumo je 15,152 de la 12-a de februaro al malpli ol 900 ĵaŭde, kaj neniu nova kazo registriĝis en 14 el la 34 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de la lando.

Tamen, li agnoskis ke en la centra provinco de Hubei, epicentro de la kronvirusa estiĝo, kaj en ties ĉefurbo, Wuhan, la tagaj kazoj de mortoj ankoraŭ estas “je nivelo alta”, kiu devas esti “serioze” konsiderenda.

Je tutgloba nivelo, COVID-19 infektis 76.776 personojn kaj mortigis 2.247, inluzive 11 ekster kontinenta Ĉinio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up