Trump mensogas pri realo de kronviruso en Usono

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-27 07:44:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vaŝingtono, feb 27 (RHK) Spite al la kritikoj de senatanoj al la registaro pro  ties indiferento fronte al kronviruso kaj urĝa stato en kelkaj usonaj ŝtatoj, Trump klopodas minimumigi la riskon kaj kaŝi la malsanul-nombron.

La departemento de sano kaj sociaj servoj usonaj konfirmis 60 kazojn de kontaĝitoj pro la nova kronviruso en Usono, tamen, la prezidento Donald Trump klopodis minimunigi la gravecon de la krizo en la lando kaj deklaris ke estas nur 15 kazoj en Usono, kio estigis kritikan ondon flanke de diversaj amaskomuikiloj de tiu lando.

Li deklaris ke “danke al ĉio kion ili faris, la risko por la usona popolo daŭre estas minimuma”. Tion li faris  dum en kelkaj ŝtatoj kiel Kalifornio, la aŭtoritatuloj deklaris urĝan staton pro Covid-19. Ankaŭ en Miamio, en la ŝtato Florido, kelkaj hospitaloj konfirmis la pretecon atenti eventualan burĝonon de la malsano.

La demokrata gvidanto en la Senato, Chuck Schumer, kritikis la subtakson de la administracio de Trump pri la kreskanta burĝonado de la kronviruso; ankaŭ la prezidantino de la reprezenta ĉambro, la demokrata Nacy Pelosi, taksis “hontinda” la reagon de Trump antaŭ la menciita burĝono de la malsano.

Oni diskonigis ke la Blanka Domo kaŝas la ekzaktan nombron de malsanuloj dum akuzas aliajn landojn, kiel Irano, ekzemple, ne informi klare pri la viruso en ĝia teritorio.

Ankaŭ ĉina amaskomunikilo emfazis ĉi-semajne ke Vaŝingtono kaŝas la veron al la usona popolo pri tiu ĉi situacio de la kronviruso en tiu norda lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up