Asertis Arce la popolan venkon en la venontaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-28 08:06:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Luis Arce, kandidato de MAS en Bolivio

La Paz, feb 28 (RHK) La kandidato al la prezidanteco de Bolivio nome de la Movado Al Socialismo (MAS), Luis Arce, asertis ĉi-ĵaŭde ke la venontan 3-an de majo, kiam okazos la elektoj ĝeneralaj en sia lando, la “popolo venkos”.

Per la socia reto Twitter, la bolivia gvidanto rifuzis la agadojn de tiuj, kiuj impulsis kaj efektivigis ŝtatpuĉon  la pasintan 10-an de novembro kontraŭ la prezidento Evo Morales, raportis la televida ĉeno Telesur.

Krome, li emfazis ke la politika kampanjo komencita flanke de tiuj kiuj atencis kontraŭ la rajtoj de la bolivianoj post la militpuĉo, “ne povos forviŝi tion konstruitan de la popolo kun laboro kaj klopodoj dum 14-jara mastrumado”.

La pasintan 20-an de februaro, la supera elekta tribunalo (TSE) informis ke la kandidatecoj al senatanoj de la eksprezidento Evo Morales kaj la eksministro Diego Pary, estis nuligitaj pro la “neplenumo de la kondiĉo havi permanentan rezidantecon”.

Responde, Morales esprimis ke tiu decido de la tribunalo estas nur “bato kontraŭ la demokratio”, kaj konfirmis ke li plenumis ĉiujn kondiĉojn por la kandidatiĝo, kaj la vera celo estas malhelpli la laboron de la movado MAS en la venontaj elektoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up