Reduktiĝas la nombro de mortintoj kaj kontaĝitoj de Covid-19 en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-13 09:21:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 13 (RHK) Ĉinio raportis hodiaŭ por la unua fojo, de kiam deklaris la eventualon, ciferon malpli ol 10 kaj de  mortintoj kaj de kontaĝitoj en unu tago pro la kronviruso Covid-19, kio evidentigas deklivon de la malsano post superi la pinton.

La nacia komisiono pri sano aldonis nur 7 forpasintojn kaj ok malsanulojn plej parte el la provinco de Hubei kaj ties ĉefurbo Wuhan kie la epidemio ekis pasintdecembre, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Nun Ĉinio raportas tri mil 180 forpasintojn, 81 003 infektitojn, 64 mil 216 rekuperiĝintojn kaj 88 kazojn importitaj inter alvenintoj el Italio, Irano, Usono, Francio kaj Britio.

La pacientoj en grava stato ankaŭ reduktiĝis kaj la totalo estas 4 020, dum restas sub observado  12 mil 161 proksimaj kontaktoj.

Ĉiuj ĉi ciferoj evidentigas daŭran pliboniĝon de la epidemiologia situacio de Ĉinio du monatojn post deklari la batalon kontraŭ la kronviruso kaj aktivigi la superan urĝecon preskaŭ en la tuta teritorio pro la danĝero al la publika sano.

Lokaj spertuloj certigas ke se oni daŭrigas la plenumon de la strikta preventa kaj kontrola plano, je la fino de tiu ĉi monato Wuhan povus havi nulajn infektiĝojn tagajn kaj en aprilo normaliĝus komplete la sociekonomia vivo de la lando.

Ili antaŭvidas bremson de la pandemio je monda nivelo, se la ceteraj landoj damaĝitaj adoptas  similajn regulojn ol Ĉinio kaj alfrontas pli serioze la viruson, iĝinta pandemio kun forpaso de 1570 personoj kaj 44 mil kontaĝitoj en la planedo.

Ĉinio pretas kunlabori kun la internacia komunumo kaj anoncis la donacon de sanitaraj provizaĵoj, diagnozo-reaktivoj, vestoj kaj gantoj de protekto al Seulo, Teherano, Tokio kaj Jokohamo por kontribui al ilia batalo kontraŭ Covid-19.

Entute, Ĉinio sin preparas por revigliĝo de la eksportaĵoj de medicinaj produktoj al diversaj destinoj kaj eĉ al Usono, kiu de antaŭ kelkaj horoj eliminis la aldonajn tarifojn al produktoj kiel nazobuŝ-protektiloj, stetoskopioj kaj mezuriloj de arteria hipertensio, interalie.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up