Pliboniĝas la indikilo de rekuperiĝoj en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-16 07:49:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar  16 (RHK) La nacia komisino pri sano de Ĉinio, raportis ĉi-lunde ke la indikilo de personoj rekuperiĝintaj de la malsano pro la Covid-19 estas preskaŭ je 84%.

Ekde la pasinta decembro, la prisana institucio kalkulis je totalo de 80 mil 860 kazoj de la viruso, el kiuj 67 mil 749 pacientoj jam estis elhospitaligitaj, kio reprezentas 83,78%, raportas la televida ĉeno Telesur.

Nuntempe estas 9898 enhospitaligitaj kaj el ili 3032 estas en grava stato.

Post raporti 14 forpasojn, la nombro de forpasintoj estas je 3213, el kiuj 3099 okazis en la centra provinco Hubei, epicentro de la pandemio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up